Esperantigis
Patrick H. Wynne lernis Esperanton antaŭ kvardek jaroj,
kaj estas redaktinta plurajn librojn en Esperanto por Evertype.
Iama profesia ilustristo, adepto pri la artlingvoj de J. R. R. Tolkien,
kaj katŝatanto, li loĝas en Minesoto.
<<<
Ilustris
Mathew Staunton estas presarta historiisto de Dublino
kaj proprietulo de The Onslaught Press.
Li produktis la ilustraĵojn por ĉi tiu eldono per sia presilo en Oksfordo.
<<<
About
Kiam juna solicitoro Jonathan Harker vizitas Transilvanion por helpi al Grafo Drakulo en la aĉeto de domo en Londono, li eltrovas pli pri sia kliento kaj lia kastelo ol li eble dezirus… La klasika romano Dracula fare de Bram Stoker estas prezentita ĉi tie en nova Esperanto traduko de Patrick H. Wynne. Dracula estis unue publikigita en 1897, kaj havis profundan influon sur monda literaturo. Ĝia enorma populareco de post sia publikigo estas sole respondeca por generado de eksterordinara vampira subkulturo en la dua duono de la dudeka jarcento. Pli ol mil romanoj kaj centoj da filmoj roligas Drakulon aŭ aliajn vampirojn, sen mencii la sennombrajn desegnofilmojn, komiksojn, kaj televidajn programojn fundamente inspiritajn de ĉi tiu verko de Stoker.
Ĉi tiu eldono ankaŭ inkludas Esperantan tradukon de la novelo «Dracula’s Guest», kies angla originalo estis unue publikigita en 1914 de la vidvino de Stoker, Florence, kiu diris pri la rakonto: «Ĝi estis origine eltranĉita el la romano pro la longeco de la libro, kaj eble montriĝos interesa al la multaj legintoj de tio, kion oni konsideras la plej rimarkinda verko de mia edzo.» Abraham «Bram» Stoker naskiĝis en Clontarf, Dublino, la 8-an de novembro 1847, kaj mortis en Londono la 20-an de aprilo 1912. Li estis irlanda verkisto de romanoj kaj noveloj, kiu laboris kiel la persona helpanto de aktoro Henry Irving kaj la negoca administranto de la teatro Lyceum en Londono, kiun Irving proprietis.
<<<
Artículos
<<<
Artículos en este site
<<<
Babelio
<<<
Citas
<<<
Descripción física
<<<
Editorial
Evertype
<<<
Épocas
<<<
Fecha
26 majo 1897
<<<
Fecha de publicación
Majo 2021
<<<
Goodreads
<<<
Indice
<<<
ISBN
9781782012887
<<<
Librerías on-line
Amazon
<<<
Libros relacionados
<<<
Lugares
<<<
Materias
<<<
Personajes
Drácula
>>>